5/11/13

Bela Ĝardeno en Verda Urbo


Kiam mi unue aŭdis ke Seatlo estas konata kiel la "Smeralda Urbo", mi komprenis ke ĝi estas plena de verdaĵoj: plantoj kaj arboj, kiuj plibeligas tiun jam belan urbon.

Sed, antaŭ nur du semajnoj ni (mia edzino kaj mi) malkovris novan belaĵon ĉi tie, tute rilata al plantoj kaj arboj. Ni malkovris ĝardenon en ĝardena urbo. Mi ne sciis kiom unikaj kaj apartaj estas japanaj ĝardenoj.

Ni lernis, inter aliaj, ke japanaj ĝardenoj devas aspekti naturaj, ne artefaritaj, havante kurbajn anstataŭ rektajn strukturojn. Ni lernis ankaŭ ke la ĝardeno devas esti malkovrita grade, iom post iom, laŭ vi movas tra ĝi, kiam aliaj partoj estas ete aluditaj, aŭ esti parte videbla inter la arboj, aŭ per akva sono, aŭ simple per la ŝtonaj vojoj kiuj kondukas vin ĉiam al novaj surprizoj...

Ni iris al tiu ĝardeno dum bela tago de la semajnfino, parte ĉar tiuj tagoj oni povas esti kondukita tra la ĝardeno de gvidanto kiu instruas kaj eksplikas al la vizitantoj kion ĉiu arbo estas, kial ĉiu parto estas tia, kia ĝi estas, ktp, ktp. Tiu gvidata vizito daŭras proksimume unu horon, kaj poste oni povas resti en la ĝardeno ĝis la fino de la tago, se oni volas.

Aŭskultante venton kaj akvon, vidante belajn plurkolorajn arbojn, plantojn kaj florojn, oni povas resti en la ĝardeno dum horoj... se oni portas libron, vortkrucenigmon, sudokon, aŭ, laŭ mia edzino, teksaĵon, oni povas sidi sur benko kaj ĝui belan tagon, forgesante problemojn kaj ke vi estas en urbo, ĉar oni sentas sin perdita en la naturo.

Se vi havas japanan ĝardenon proksiman, iru kaj vizitu ĝin.

Ĝis la!

Daniel.

4/27/13

Longa tempo sen skribi... Longa vojaĝo al alia urbo en alia lando... Longa titolo por malgranda progreso...

Ho, kia aventuro... pardonu, mi pensas ke mi jam diris tion...

Sed tio estas vera aventuro... loĝi en alia urbo, en alia lando, parolante alian lingvon...

Tamen, mi devos komenci por diri ke mi ne tradukis multe pli de tiu romano, sed eble mi provos denove... Nun mi provos reaktiviĝi esperante kaj bloge...

Pri tiu aventuro:

Iom pli ol unu jaro, mi ricevis retmesaĝon de iu persono en Amazon.com, kiu ŝatis mian profilon en la retpaĝaro linked-in... li proponis al mi ke mi sendu vivprotokolon al li, por analizi ĉu ili oferas postenon al mi por labori en la Seatlaj oficejoj de tiu kompanio.

Mi diskutis la mesaĝon kun mia edzino, kaj ni pensis ke tio estis tre interesa. Antaŭ multaj jaroj ni ja pridiskutis la eblon labori kaj loĝi Eŭrope... Certe Usono ne estas Eŭropa lando, sed la aventuro estas simila.

Iu alia reviziis tiun protokolon, kaj skribis al mi anoncante ke mi estos intervjuita telefone... Post du telefonaj intervjuoj, nova mesaĝo informis min ke ili volas intervjui min persone.

Mi vojaĝis al Seatlo por esti persone intervjuita de pluraj laborantoj ĉe la oficejoj de Amazon...

Ili oferis bonan postenon poste, do mi venis ĉi tien, Seatlen, por labori kaj loĝi ĉi tie kun mia edzino.

Ni jam loĝas Seatle preskaŭ dek unu monatojn, la urbo belegas, la Seatlanoj estas tre afablaj kaj toleremaj, ke mi certe pensas ke estos malfacila por mi loĝi en alia urbo poste.

Post kelkaj monatoj, mi kontaktiĝis kun la Seatlaj esperantistoj, kaj nun mi provas reaktiviĝi en la movado.

Mi esperas ke mi daŭrigos en tiu blogskribado (pli bone ol antaŭ du jaroj).

Ĝis la!

Daniel.

5/20/11

Pri la traduko de angla romano...

Ho, kia aventuro: traduki romanon el fremda lingvo en alian fremdan lingvon!

Almenaŭ unu el tiuj fremdaj lingvoj estas la internacia...

La romano havas tre maloftajn vortojn, kaj la verkistino bele priskribas lokojn, domojn, rolulojn de la rakonto,... sed tiuj priskriboj ofte havas kompleksajn vortordojn aŭ vortojn, kiuj havas tre specifan signifon.

La problemo ne estas nur trovi kion la angla vorto signifas (normale, tio ne estas problemo), sed trovi kiun esperantan vorton estas la plej taŭga por la traduko.

Ankaŭ, pere de tiu tradukado mi observis, ke tre longaj alineoj, formataj de pluraj subfrazoj, estas tro oftaj en belartaj prozaj tekstoj, kaj ankaŭ, ke ili estas tre malfacile tradukeblaj en pli logikajn kaj simplajn strukturojn en Esperanto.

Havante kelkajn alineojn jam tradukitajn, mi relegis tiun tekston (kiu jam ne multe plaĉis al mi)  kaj simpligis ĝin per reordigo kaj ŝanĝo de pluraj vortoj. Tio estis laciga tasko, kaj post iom da tempo mi pensis: mi multe laboris, mi estas jam laca, tiu traduko ja pliboniĝis, sed mi havas la saman nombron de alineoj tradukitaj! *

Kvankam tradukado ne estas facila afero (certe mi neniam pensis, ke ĝi estas kaj mi pli respektas la tradukistojn nun), tamen mi ankoraŭ pensas ke tiu tasko estos tre bona por mi kaj por mia praktikado de la internacia lingvo. Per serĉado de vortoj mi kreskigas mian vortoprovizon kaj multe lernas pri similaj vortoj kaj iliaj subtilaj diferencoj.

Mi daŭrigos mian tradukadon/praktikadon/lernadon kaj mi esperas, ke la rezulto estu bona.

Ĝis la!

Daniel

* Poste mi aldonis alineon (Jes! - unu), do la traduko pliboniĝis kaj ankaŭ iom kreskiĝis.

5/4/11

Laca, dormema, iom zorgema, sed esperplena...

Hodiaŭ mi skribas mallonge, ĉar tre dormema mi estas...

Mi dormis tre malmulte la pasinta nokto, precipe ĉar mi estis tre malsaĝa kaj legis la lernu!-forumojn kaj facebook-on ĝis tro malfrue.

Mi klopodas por praktiki kaj plibonigi mian esperanton... Mi ne praktikis dum tiom longa tempo, ke mia parolkapablo estas iom rusta.

Por praktiki la lingvon, mi partoprenas en la forumoj, vidas vortarojn kaj vikipedion, serĉas esperantajn filmetojn, ktp. Sed tio, pri kio mi multe zorgas, estas traduko de libro el la angla al esperanto. La verkistino volas traduki la libron, kaj petis helpon... Mi vidis tion kiel oportuno kaj mi proponis min kiel tradukanto.

Mi devas nur unu ĉapitron traduki nun (mi ne scias se mi devos traduki alian ĉapitron poste), kaj mi penas ĝin traduki. Sed mi eksciis tiamaniere, kiel malfacile estas traduki literatura verko... Tiu verkistino skribas bele, sed bele traduki ŝiajn vortojn estas kompleksa laboro.

Sed, se vi bone legis la titolon, vi komprenis, ke mi esperon havas...

Iom post iom mi tradukas la ĉapitron... iom post iom mi  reakiras la kapablon flue pensadi en esperanto... iom post iom la fina venko proksimiĝas ;-)

Sed la dormo ne venos iom post iom... sed abrupte... ĉar mi enlitiĝos kaj endormiĝos tuj...

Bonan nokton!

Daniel.

5/1/11

Bonvenon

Bonvenon al mia nova blogo. Dum la pasintaj du semajnoj, mi reaktiviĝis en la esperanto-movado. Mi tre longe estis okupita de mia laboro.

Mia laboro estas certe tre interesa, kaj mi ŝatas la oportunon por krei (por mi programado estas iu speco de kreado) kaj por praktiki la anglan (kiam mi parolas kun interesaj personoj el aliaj partoj de la mondo); sed mi ne povas forgesi nian revon... Se mi volas, ke la fina venko iam realiĝu, mi devas labori kune kun aliaj esperantistoj por disvastigi la lingvon kaj por konigi la movadon al la mondo.

Antaŭ du semajnoj, mi legis ke juna hungara esperantista instruistino venas al Ĉilio kaj, ke ŝi prelegos en kelkaj urboj pri esperanto. Mi legis ŝian blogon, kaj eksciis ke ŝia revo estas vojaĝi al Sudameriko kaj iam esti en Bonaero, urbo kiu ŝi ĉiam volis vidi. Ŝi jam hieraŭ realigis sian revon, kaj samtempe ŝi laboras por realigi la esperantista revo de ni ĉiuj.

Post tiu, mi klopodis ree aliĝi al nacia movado, kaj scii kio okazas tie ĉi. Mi lernis, ke eta grupo de junaj lernantoj, kiuj estas komencantoj de antaŭ nur 2 aŭ 3 monatoj jam havas retan podkaston, kiu ricevis tre bonajn komentojn el personoj de Ĉilio kaj de aliaj landoj (precipe ĉe lernu!). Mi jam aŭskultis iomete tiujn podkastojn, kaj ili estas tre bonaj.

Post la prelego de tiu juna esperantistino, tiuj junaj lernantoj ŝin intervjuis (esperante, kompreneble) kaj tiu intervjuo estis tre bona. Ŝi ridetis pro iliaj ŝercoj, ili tute komprenis ŝiajn respondojn.

Ili ja tre bone laboras por nia revo...

Do, mi scias, ke mi ion devas fari. Mi ankaŭ havas responson. Tial mi reaktiviĝis... Mi partoprenas pli en lernu!, kie mi nun respondas demandojn de lernantoj, kaj mi fariĝis helpanto por la bazaj/mezaj kursoj.

Mi vidas la interreton kaj vidas, ke multaj paĝoj kaj blogoj jam estas verkitaj en esperanto... kial ne havi esperantan blogon?

Mi nur esperas, ke mi havu ion por rakonti, tempon por skribi, kaj la obstinon por daŭrigi tiun blogon!

Ĝis la!

Daniel.