5/11/13

Bela Ĝardeno en Verda Urbo


Kiam mi unue aŭdis ke Seatlo estas konata kiel la "Smeralda Urbo", mi komprenis ke ĝi estas plena de verdaĵoj: plantoj kaj arboj, kiuj plibeligas tiun jam belan urbon.

Sed, antaŭ nur du semajnoj ni (mia edzino kaj mi) malkovris novan belaĵon ĉi tie, tute rilata al plantoj kaj arboj. Ni malkovris ĝardenon en ĝardena urbo. Mi ne sciis kiom unikaj kaj apartaj estas japanaj ĝardenoj.

Ni lernis, inter aliaj, ke japanaj ĝardenoj devas aspekti naturaj, ne artefaritaj, havante kurbajn anstataŭ rektajn strukturojn. Ni lernis ankaŭ ke la ĝardeno devas esti malkovrita grade, iom post iom, laŭ vi movas tra ĝi, kiam aliaj partoj estas ete aluditaj, aŭ esti parte videbla inter la arboj, aŭ per akva sono, aŭ simple per la ŝtonaj vojoj kiuj kondukas vin ĉiam al novaj surprizoj...

Ni iris al tiu ĝardeno dum bela tago de la semajnfino, parte ĉar tiuj tagoj oni povas esti kondukita tra la ĝardeno de gvidanto kiu instruas kaj eksplikas al la vizitantoj kion ĉiu arbo estas, kial ĉiu parto estas tia, kia ĝi estas, ktp, ktp. Tiu gvidata vizito daŭras proksimume unu horon, kaj poste oni povas resti en la ĝardeno ĝis la fino de la tago, se oni volas.

Aŭskultante venton kaj akvon, vidante belajn plurkolorajn arbojn, plantojn kaj florojn, oni povas resti en la ĝardeno dum horoj... se oni portas libron, vortkrucenigmon, sudokon, aŭ, laŭ mia edzino, teksaĵon, oni povas sidi sur benko kaj ĝui belan tagon, forgesante problemojn kaj ke vi estas en urbo, ĉar oni sentas sin perdita en la naturo.

Se vi havas japanan ĝardenon proksiman, iru kaj vizitu ĝin.

Ĝis la!

Daniel.

4/27/13

Longa tempo sen skribi... Longa vojaĝo al alia urbo en alia lando... Longa titolo por malgranda progreso...

Ho, kia aventuro... pardonu, mi pensas ke mi jam diris tion...

Sed tio estas vera aventuro... loĝi en alia urbo, en alia lando, parolante alian lingvon...

Tamen, mi devos komenci por diri ke mi ne tradukis multe pli de tiu romano, sed eble mi provos denove... Nun mi provos reaktiviĝi esperante kaj bloge...

Pri tiu aventuro:

Iom pli ol unu jaro, mi ricevis retmesaĝon de iu persono en Amazon.com, kiu ŝatis mian profilon en la retpaĝaro linked-in... li proponis al mi ke mi sendu vivprotokolon al li, por analizi ĉu ili oferas postenon al mi por labori en la Seatlaj oficejoj de tiu kompanio.

Mi diskutis la mesaĝon kun mia edzino, kaj ni pensis ke tio estis tre interesa. Antaŭ multaj jaroj ni ja pridiskutis la eblon labori kaj loĝi Eŭrope... Certe Usono ne estas Eŭropa lando, sed la aventuro estas simila.

Iu alia reviziis tiun protokolon, kaj skribis al mi anoncante ke mi estos intervjuita telefone... Post du telefonaj intervjuoj, nova mesaĝo informis min ke ili volas intervjui min persone.

Mi vojaĝis al Seatlo por esti persone intervjuita de pluraj laborantoj ĉe la oficejoj de Amazon...

Ili oferis bonan postenon poste, do mi venis ĉi tien, Seatlen, por labori kaj loĝi ĉi tie kun mia edzino.

Ni jam loĝas Seatle preskaŭ dek unu monatojn, la urbo belegas, la Seatlanoj estas tre afablaj kaj toleremaj, ke mi certe pensas ke estos malfacila por mi loĝi en alia urbo poste.

Post kelkaj monatoj, mi kontaktiĝis kun la Seatlaj esperantistoj, kaj nun mi provas reaktiviĝi en la movado.

Mi esperas ke mi daŭrigos en tiu blogskribado (pli bone ol antaŭ du jaroj).

Ĝis la!

Daniel.